Se vi volas travivi, vi devas esti forta kaj saĝa
Antaŭ longa tempo vivis proksimaj amikoj: Sinjoro Fero, Sinjoro Vitro kaj Sinjoro Kukumo. Sinjoro Fero estis farita el fero, Sinjoro Vitro el vitro, kaj Sinjoro Kukumo el piklitaj kukumoj. Ili estis malriĉuloj, kiuj ne povis labori, kaj ili loĝis en eta dometo apud la granda kastelo de la ogro.
Ili iris al la kuirejo de la ogro kaj manĝis, poste revenis al sia eta dometo. Sed iun tagon, dum ili manĝis, la edzino de la ogro vidis ilin en la kuirejo, ekkoleris kaj diris al ili, ke ili ne venu tien.

La sekvan tagon ili revenis kaj komencis manĝi en la kuirejo, sed ŝi vidis ilin, kaj ĉi-foje ŝi estis kolerega. Ili forkuris, sed ŝi postkuris ilin kaj ĉi-foje kaptis Sinjoron Vitron kaj ekblovis al li. Sinjoro Vitro leviĝis en la aeron, falis, rompiĝis en pecojn kaj mortis. Liaj amikoj malĝojis, sed ili povis fari nenion por li.

La sekvan tagon Sinjoro Fero kaj Sinjoro Kukumo denove iris tien kaj komencis manĝi, sed ŝi denove postkuris ilin. Ili forkuris, tamen ŝi persekutis ilin kaj ĉi-foje kaptis Sinjoron Kukumon, kaj ŝi ekblovis al li: li leviĝis en la aeron kaj falis, poste krevis kaj mortis. Sinjoro Fero estis tre malĝoja kaj kolera, kaj li volis venĝi sin.

La sekvan tagon Sinjoro Fero iris al la kuirejo de la ogro kaj komencis manĝi. Ŝi vidis lin kaj demandis, ĉu li volas morti kiel liaj amikoj. Sinjoro Fero diris, ke ŝi ne povas mortigi lin; tiam ŝi ekblovis al li, kaj Sinjoro Fero leviĝis en la aeron kaj falis, sed ne mortis, ĉar li estis farita el fero. Do ŝi blovis pli forte ol la unuan fojon, sed li ankoraŭ ne mortis. Ŝi provis ankoraŭ unu fojon, sed ĉi-foje, dum ŝi blovis al li, ŝia buŝo krevis, kaj Sinjoro Fero ridis pri ŝi.

Ŝi iris al la tajloro, por ke li kudru ŝian buŝon denove. Poste ŝi iris al la eta dometo de Sinjoro Fero kaj vokis lin: "Venu ĉi tien, se vi estas forta viro!" Sinjoro Fero elvenis el sia eta dometo, kaj ŝi provis blovi al li, sed ŝia buŝo denove krevis. Sinjoro Fero ridis pri ŝi. Ŝi koleregis kaj iris al la tajloro, por ke li ankoraŭfoje kudru ŝian buŝon.


Ŝi do ne povis mortigi lin, sed ŝi pensis kapti lin, kiam li venos al ŝia kuirejo. Tial la sekvan tagon, kiam Sinjoro Fero iris al la kuirejo, la edzino de la ogro kaptis lin, enŝovis lin en fortikan sakon, ligis la sakon per ŝnuro de spiko kaj elektis sian filinon Memona, por ke ŝi gardu Sinjoron Feron.

La edzino de la ogro volis kuiri Sinjoron Feron kaj inviti la tutan familion, por ke ili manĝu lin; tial ŝi diris al sia filino, ke ŝi nepre atentu kaj ne malfermu la sakon. Poste ŝi forlasis la domon, por inviti la familion al vespermanĝo.
Sinjoro Fero aŭdis, ke ŝi volas manĝi lin. Li pripensis, kiel eliri el la sako. Li komencis laŭte maĉi gumon kaj diris: "Ruĝa gumo, mmmm, nom nom! Verda gumo, mmmm, nom nom! Blua gumo, mmmm, nom nom!", kaj ripetis tion multfoje. Feliĉe, la filino de la ogro (Memona) ankaŭ volis maĉgumon, kaj ŝi petis Sinjoron Feron, ke li donu al ŝi pecon.

Sinjoro Fero diris al ŝi, ke li ne povas doni gumon, ĉar la sako estas ligita. Li diris, ke ŝi povus fari etan truon en la sako, sed ŝi respondis, ke ŝi ne povas, ĉar ŝia patrino ordonis al ŝi ne malfermi la sakon. Sinjoro Fero do atendis unu minuton kaj ripetis: "Ruĝa gumo!!! mmmm, nom nom! Verda gumo!!!! mmmm, nom nom! Blua gumo!!!!! mmmm, nom nom!" Fine ŝi jesis, ke ŝi faros etan truon.
Ŝi faris etan truon kaj diris: "Donu al mi pecon da gumo, bonvolu." Sed Sinjoro Fero diris, ke li ne povas elpreni la gumon, ĉar la truo estas tro eta. Ŝi do larĝigis ĝin kaj demandis: "Ĉu nun vi donos al mi la gumon, bonvolu?" Sed denove li diris: "Ne, mi ne povas, la truo ne sufiĉe grandas!" Ŝi larĝigis la truon ankoraŭ pli, sed Sinjoro Fero ne konsentis, ĝis la truo fariĝis sufiĉe granda, por ke li povu elgliti tra ĝi.

Kiam la edzino de la ogro revenis kun sia familio, ili vidis la manĝaĵon jam surtabla. La edzino de la ogro diris, ke ŝia filino estas bonega, ĉar ŝi kuiris Sinjoron Feron. Kaj ili komencis manĝi.

Sed kiam ili finis manĝi, la edzino de la ogro iris al la fridujo, malfermis la frostujon kaj vidis la kapon de sia filino. Ŝi ekkriis: "Neeee, ne!?!????" kaj ekploris, sed Sinjoro Fero ekridis kaj forkuris sur la tegmenton de la domo de la ogro.
Ŝi sekvis lin sur la tegmenton, sed Sinjoro Fero primokis ŝin kaj diris: "Jen la ĉemizo de Memona", kaj ĵetis la ĉemizon al ŝi. Ŝi ploris histerie; tiam li diris: "Jen la robo de Memona" kaj ĵetis ĝin al ŝi. Poste li diris: "Jen la kalsoneto de Memona" kaj ĵetis ankaŭ ĝin al ŝi.

Fine Sinjoro Fero forkuris al malproksima loko, kontenta pro la scio, ke li venĝis la morton de siaj amikoj kaj ke la edzino de la ogro perdis ĉion, kion ŝi amis.
La morala lecionо de tiu ĉi rakonto estas:
